La rusa lingvo en vivo

Stano Belov


La rusa lingvo estas lerninda ne nur pro grandeco de la ruslingva komunumo, sed ankaŭ pro ĝia granda disvastiĝo. Post lerni la rusan vi povos interkompreniĝi ne nur en Rusio , sed ankaŭ en ĉiuj ŝtatoj, aperintaj post disfalo de Sovetunio, do en 14 agnoskitaj ( Belorusio , Ukrainio , Litovio , Latvio , Estonio , Moldavio , Taĝikio , Uzbekio , Kazaĥio , Kirgizio , Turkmenio , Kartvelio , Azerbajĝano , Armenio), 2 parte agnoskitaj ( Abĥazio , Sud-Osetio ) kaj 4 neagnoskitaj ( Montara Karabaĥo , Ĉednestrio , Donecka Popola Respubliko , Luhanska Popola Respubliko ) ŝtatoj. Krome kun la rusa vi sentos vin pli komforte en pluraj kurortoj, ŝatataj de la rusianoj kaj pro tio adaptiĝintaj al la rusa. Plejparto de ĉemaraj ripozejoj de Turkio kaj Egiptio , Njaĉango en Vjetnamio — la listo estas daŭrigebla.

Se vi planas viziti tiujn ĉi landojn, almenaŭ minimuma kono de la rusa estas tre rekomendinda, ĉar malgraŭ jardekoj de totala instruado de la angla, homoj en Rusio parolas neniujn lingvojn krom la rusa. Laŭ censo de 2010 nur 5% da rusianoj diris, ke ili konas la anglan, sed supozeble plejparte ili iom troigis siajn kapablojn. Do en Rusio oni parolu ruse.

En tiu ĉi lernolibro ni ne parolos pri lingvoreguloj, kiujn vi jam sendube lernis, nek pri fonetiko kaj aliaj teoriaj aferoj. Nia celo estas prezenti praktikan uzadon de la lingvo en ĉiutaga vivo. Por tio ni paŝon post paŝo esploros diversajn situaciojn, ĉiufoje miksante lingvajn ekzemplojn kaj praktikajn sugestojn ne nur pri la lingvouzo, sed ankaŭ pri konduto. Vi jam lernis la lingvon , do nun lernu kiel uzi ĝin. Ek!

P.S. Ĉiuj ekzemploj de apartaj rusaj vortoj estas prezentataj en infinitivo kun esperanto-traduko en krampoj kaj ligilo al Vikivortaro. Rusaj frazoj estas prezentataj en natura formo, do kun uzado de diversaj deklinacioj, kio speguliĝas en iliaj esperanto-tradukoj. En ĉiuj rusaj vortoj haveblas akcentosignoj, escepte de la vortoj kun unu vokalo aŭ tiuj kun ё , kiu laŭregule ĉiam estas akcentata.

Изображение к книге La rusa lingvo en vivo

Mapo de disvastiĝo de la rusa lingvo. Malhelblua markas landojn kie ĝi havas oficialan statuson, la helblua — tiujn kun vasta uzado.

La rusa lingvo en vivo/Flugo

La plej bona loko por praktiki la rusan sendube estas Rusio mem, kvankam vi povas fari tion ankaŭ en aliaj landoj kie haveblas ruslingvaj komunumoj. Iel aŭ tiel via unua sperto komenciĝos de vojaĝo.

Oni povas atingi Rusion per aŭto, ŝipo aŭ trajno, sed plejparte tio okazas per aviadilo, do nia unua situacio koncernos flugon . Ni komencos ekde enaviadiliĝo.

Enaviadiliĝo

Redakti

Изображение к книге La rusa lingvo en vivo

Бизнес-класс [Unua klaso]

Изображение к книге La rusa lingvo en vivo

Эконом-класс [Ekonomia klaso]

Ni supozu ke vi flugas per rusia flugkompanio ( Aerofloto , S7 , UTair aŭ iu alia). Dum enaviadiliĝo vi vidos ke super вы́ход ( elirejo ) lokiĝas экра́н ( ekrano ), sur kiu videblos numero de via рейс ( flugo ) kaj respektiva вре́мя вы́лета ( ekfluga tempo ). Kiam oni malfermos la elirejon formiĝos о́чередь ( atendovico ), pli ĝuste du atendovicoj — por эконо́м-класс ( ekonomia klaso ) kaj би́знес-класс ( unua klaso ). Vi devos montri al reprezentantoj de flugkompanio kaj flughaveno vian биле́т ( bileto ). Ili forŝiros plejparton de ĝi kaj lasos al vi поса́дочный тало́н ( enaviadiliĝa kupono ), kiun vi gardu ĝis la fino de la flugo kaj ricevo de la bagaĝo.

Изображение к книге La rusa lingvo en vivo

Авто́бус в аэропорту́ [Aŭtobuso en flughaveno]

Изображение к книге La rusa lingvo en vivo

Поса́дочный тало́н [Enaviadiliĝa kupono]

Enaviadiliĝo nun plej ofte okazas tra рука́в (laŭvorte: maniko ; teleskopa ponto ), sed foje oni alportos vin per авто́бус ( aŭtobuso ). Lastakaze vi devos iom stari sur лётное по́ле ( flugkampo ) kaj poste supreniri laŭ трап (ter-avia ponto). Ĉe la enirejo vin renkontos стюарде́сса ( stevardino ) aŭ стюа́рд ( stevardo ), kiu bonvenigos vin kaj eble petos montri vian поса́дочный тало́н por sugesti al vi la plej facilan aliron al via поса́дочное ме́сто ( sidloko ), ofte nomata pli simple — ме́сто ( loko ).

Viaj но́мер ( numero ) kaj бу́ква ( litero ) montros, ĉu vi sidas apud окно́ ( fenestro ), прохо́д ( trairejo ) aŭ в це́нтре ( centre ), посереди́не ( meze ). Post sidiĝi kroĉu vian реме́нь безопа́сности ( sekurzono ). Ĉu via кре́сло ( seĝo ) estas komforta? Memoru ke dum ekflugo ĝia спи́нка ( dorsapogilo ) devas esti levita je вертика́льное положе́ние ( vertikala stato ). Se vi sidas apud иллюмина́тор ( aviadila fenestro ) ne forgesu, ke што́рка иллюмина́тора (kurteno de aviadila fenestro) devas esti по́днята ( levita ).

Изображение к книге La rusa lingvo en vivo

Реме́нь безопа́сности [Sekurzono]

Flugkapitano avertos vin per laŭtparolilo, ke куре́ние запрещено́ ( fumado malpermesita ) dum la tuta полёт ( flugo ). La sama surskribo aperos sur светово́е табло́ ( lumtabulo ). На взлёт ! ( Al ekflugo !).

Manĝoj kaj servoj

Redakti

Post kiam aviadilo набра́ть высоту́ (atingis flugnivelon) oni povas расстегну́ть реме́нь безопа́сности ( malkroĉi sekurzonon ), откинуть спинку кресла ( mallevi dorsapogilon ) kaj опусти́ть што́рку иллюмина́тора ( mallevi kurtenon de aviadila fenestro ). Se al vi estas tro жа́рко ( varmege ) aŭ ду́шно ( mankas oksigeno ), ŝaltu вентиля́тор ( ventolilo ) super via kapo. Apude troviĝas кно́пка освеще́ния ( lumbutono ) kaj кно́пка вы́зова ( vokbutono ), per kiu oni povas voki проводни́к (laŭvorte: kondukanto , ĉiĉerono ; sengenra vorto oficiale uzata por gestevardoj).

Изображение к книге La rusa lingvo en vivo

Стюарде́сса/Проводни́к [Stevardino]

Baldaŭ ili proponos al vi напи́тки ( trinkaĵoj , drinkaĵoj ). Kutima sortimento estas tia:

— чай ( teo ), kiu povas esti чёрный ( nigra ) aŭ зелёный ( verda );

— ко́фе ( kafo );

— вода́ ( akvo ), kiu povas esti с га́зом / газиро́ванная ( kun gaso / gasigita ) aŭ без га́за / негазиро́ванная ( sen gaso/ negasigita );

— сок ( suko ), plej ofte тома́тный ( tomata ), апельси́новый ( oranĝa ), я́блочный ( poma ) aŭ мультифрукто́вый ( plurfrukta , ofte simple мультифру́кт );

— газиро́ванные напи́тки (gasigitaj trinkaĵoj), ofte nomataj pli simple газиро́вка ( gasigitaĵo );

— вино́ ( vino ), kiu povas esti кра́сное ( ruĝa ) aŭ бе́лое ( blanka ).

Se vi flugas en la unua klaso elekteblo estas pli vasta kaj inkluzivas drinkaĵojn: ви́ски ( viskio ), во́дка ( vodko ), ром ( rumo ), конья́к ( konjako ), пи́во ( biero ) ktp.

Se vi mendos teon, stevardo demandos vin: “ С лимо́ном ?» ( Ĉu kun lemono ?) kaj vi povos jesi ( да ) aŭ nei per без ( sen ). Ne forgesu danki la servistaron: Спаси́бо ! ( Dankon !). Se vi estas trinkema kiel aŭtoro de tiu ĉi teksto, petu samtempe kelkajn trinkaĵojn, ekzemple: « Чай и тома́тный сок » ( Teon kaj tomatan sukon ).

Изображение к книге La rusa lingvo en vivo

Ланч-бокс [Lunĉo-skatolo]

Poste oni kolektos стака́ны ( glasoj ) kaj disportos еда ( manĝaĵo ). Kutime temas pri preta sortimento en ланч-бокс ( lunĉo-skatolo ). Se temas pri mallonga flugo ene povas esti nura сэ́ндвич ( sandviĉo ), sed plej ofte oni proponas горя́чее блю́до ( varma plado ). Lastakaze vi havas elekteblon, do estu preta respondi al stevardaj demandoj. Kutime oni proponas elekti inter du ĉefaj pladoj, ekzemple: « Ку́рица с ри́сом или говя́дина с карто́шкой ?» ( Ĉu kokaĵo kun rizo aŭ bovaĵo kun terpomoj ?).

Jen la plej oftaj elementoj:

— ку́рица ( kokaĵo ; laŭregule oni devas diri куря́тина , sed plej ofte estas uzata la sama vorto kiel por viva estaĵo — ку́рица );